Ekumeno kaj Monda EtikoLa projekto Monda Etiko (aŭ Tutmonda Etiko) estas provo priskribi la komunaĵojn de la mondaj religioj kaj starigi regulojn, kiujn ĉiu povu akcepti. La projekton iniciatis la svisa teologo Hans Küng.
Bazaj konvinkoj de la projekto Monda Etiko estas: neniu paco inter la nacioj sen paco inter la religioj neniu paco inter la religioj sen dialogo inter la religioj neniu dialogo inter la religioj sen fundamenta esplorado en la religioj Laŭ Küng, ekzistas en ĉiuj mondreligioj la sekvaj kvar ordonoj: ne mortigu, ne ŝtelu, ne mensogu, ne misuzu seksemon. Surbaze de tiuj ĉi ordonoj, Küng formulis la sekvajn respondecojn, kiujn ĉiu homo, ĉiu institucio kaj ĉiu nacio transprenu: por kulturo de senperforto kaj de respekto pri ĉia vivo ("ne mortigu") por kulturo de solidareco kaj de justa ekonomia ordo ("ne ŝtelu") por kulturo de toleremo kaj de vivo en amo al vero ("ne mensogu") por kulturo de egalrajteco kaj de partnereco inter viro kaj virino ("ne adultu") Grava ekzemplo por la komunaĵoj inter la religioj estas la principo de la Ora Regulo. La principoj de Monda Etiko multrilate similas al la homaranismo de Zamenhof. ligilo: http://www.weltethos.org/ - Retejo de la Fondaĵo Tutmonda Etiko (plurlingva, ne en esperanto) |
|