EKUMENO
  • Ekumeno
    • Hejmo
    • Ekumenismo >
      • Monda Etiko
      • Moralaj Universalaĵoj
      • Ĉarto por Kompatemo
      • Saĝeco Universala
    • Kiuj ni estas
    • Kontaktu nin
  • Universalismo
    • Homaranismo
    • Unitaria Universalismo >
      • Saĝeco Universala
    • Legio de Bona Volo
    • Kosmologio de Martinus
    • Universala Blanka Frateco
  • Judismo
    • Judismo
    • Samarianismo
  • Kristanismo
    • MirindaGraco
    • Kristanismo
    • Katolikismo >
      • Anglikanismo >
        • Metodismo
        • Episkopanismo
      • Ruthenia Katolika Eklezio
      • Prakatolika Eklezio
    • Orienta Ortodoksismo
    • Protestantismo >
      • Anabaptismo >
        • Menonanismo
      • Baptismo
      • Luterismo
      • Presbiterianismo
      • Remonstrantoj
    • Mormonismo >
      • Komunumo de Kristo
    • Spiritismo
    • Legio de Bona Volo
    • Kvakerismo
    • Atestantoj de Jehovo
  • Islamo
    • Islamo
    • Sunaismo >
      • Hanafismo
      • Malikismo
      • Ŝafiismo
      • Hanbalismo
      • Vahabismo
    • Ŝijaismo >
      • Dekduimamismo >
        • Sepimamismo
        • Zajdismo
      • Alavitoj
      • Alevoj
    • Ĥariĝismo
    • Sufiismo
    • Kuranismo
    • Ahmadismo
  • Bahaismo
  • Hinduismo
    • Viŝnuismo
    • Ŝivaismo
    • Shaktismo
    • Smartismo
  • Budhismo
    • Budhismo
    • Ĝajnismo
    • Taoismo
    • Zaratuŝtrismo
    • Zeno
    • Sikismo
    • Ŭonbulismo
  • Spiritismo
  • Aliaj Kredoj
    • Animismo >
      • Ŝintoismo
      • Oomoto
    • Mistikismo >
      • Gnostikismo
      • Martinismo
      • Spiritismo
      • Sufiismo
    • Eksterterismo >
      • Scientologio
      • Urantio
    • Nova Epoko
    • Novpaganismo >
      • Asatro
      • Dievturība
      • Romuva
      • Viko
    • Ateismo

Dr. Hans Küng, Profesoro de Ekumena Teologio kaj Prezidanto de la Fondaĵo por Monda Etiko: "Ne estos paco inter la nacioj sen paco inter la religioj. Ne estos paco inter la religioj sen dialogo inter la religioj".  
Ludoviko Zamenhof: "Mi demandas: se vi povus vin turni al tiu granda morala Forto, kiun ni nomas "Dio" kaj demandi Lin, ĉu Li preferas, ke la homoj havu multajn religiojn kaj tial malamadu sin reciproke kaj ĉiu diru, ke nur lia religio estas la vera, aŭ ke la homoj aranĝu inter si ponton, per kiu ĉiuj religioj povos iom post iom kunfandiĝi en unu religion, kaj ili konstruu templojn komunajn, en kiuj ili povos frate ellaboradi al si idealojn kaj morojn komunajn, — kion Dio respondus?"

Ekumenismo kaj Interreligia Dialogo

Ekumenismo estas la strebado inter diversaj konfesioj al kunlaboro kaj alproksimiĝo. La celoj de ekumena dialogo povas esti diversaj – de amika kunvivado en diverseco ĝis plena unuiĝo. Ekumenaj agoj estas ekzemple la okazigo de komunaj diservoj inter diversaj konfesioj, la reciproka agnosko de sakramentoj kaj la klopodo trovi kompromisojn inter diversaj teologiaj konvinkoj. Simile, Interreligia Dialogo estas kooperativo, konstrua kaj pozitiva interago inter homoj de malsamaj religiaj tradicioj  aŭ "kredoj" kaj / aŭ spiritaj aŭ humanismaj kredoj, ĉe ambaŭ la individuaj kaj instituciaj niveloj. Krome la dialogantoj startas ankaŭ el la eblo ke la propra kredo povas esti prilumita kaj perfektigita. Ĝis nun oni uzis la esprimon "ekumenon" ĉefe kiam temis pri alproksimiĝo kaj kunlaboro inter kelkaj kristanaj konfesioj. Sed en Esperantio kaj en la mondo necesas pli ampleksa dilaogo inter ĉiuj religioj. La vorto "ekumeno" aŭ "ekumenismo" (de la greka vorto oikeo „loĝi“ respektive oikia „domo“; oikoumene „tuta loĝata tero“, „kosmo“) origine priskribis la tutan loĝatan mondon, kaj kial ne reveni al tiu pli ampleksa signifo? Esperanto estas internacia lingvo, kaj Ekumeno estas interreligia dialogo. Ni parolu esperante kaj ekumene !  

Spiritaj Tradicioj de la Mondo kaj Esperanto

Rigardu foto-albumon de lastatempa ekspozicio en la Esperanto-Muzeo en Svitavy, Ĉeĥio. Intenco de la ekspozicio estas prezenti al la publiko Esperanto-movadon kiel komunumom plurisman, idee malferman kaj aktive tolereman, elirantan el la filozofia koncepto de homaranismo de d-ro Zamenhof. La ĉefa devizo de la ekspozicio estas la eldiro „LA VERO ESTAS LIBRO, KIUN NENIU EL NI ANKORAŬ FINLEGIS“. Ĝi ne estas esprimo de troa relativigo de valoroj, sed konscio pri nia natura homa limigiteco dum kontemplado pri esenco kaj senco de nia vivo, preteco daŭre serĉi, aŭskulti, lerni unu de la alia, havi reciprokan estimon kaj respekton al alikredantoj kaj koncentriĝi ĉefe pri tiuj pensoj kaj valoroj, precipe tiuj de agema amo kaj reciproka afableco, kiuj unuopajn instruojn unuigas. 

Religia Literaturo kaj Libroj en Esperanto 268 UEA-titoloj

Libere elŝuteblaj religiaj libroj en Esperanto 235 e-libroj

Preĝo sub la Verda Standardo  Preĝu kun ni !

Picture
Picture
Klaku la bildon por esplori la universon, por kompreni nian homan grandecon kaj malgrandecon.  

Saĝeco Universala

DANKANTE AL TIUJ PLEJ PROKSIMAJ
“Se la sola preĝo kiun vi diras en via tuta vivo estas “Dankon”, tio sufiĉus.”
~ Meister Eckhart 

En la jaro 1935, verkisto eldonis libron de poezioj kun financ-rimedoj provizitaj de sia patrino. Sur la dank-paĝo, li dankis al ĉiuj eldonejoj kiuj malakceptis sian manuskripton. Publikigi sian maldankemon ne estas tiel impona kiel sia preteco danki sian patrinon pro ŝia subteno. Li priskribis sian patrinon kiel ‘la plej tute kaj home donacema persono mi iam ajn konis.” Ni devas danki al tiuj plej proksimaj kaj karaj al ni dum niaj vivdaŭro. (pliaj saĝecoj)  (el: "Spiritual Fitness" de Tom Owen Towle, tradukis en esperanto: Mar Cárdenas Loutzenhiser )


Picture
Klaku por aŭskulti la plej aktualan elsendon en Esperanto.

Ekumeno: Universala Lingvo de Spiriteco
Powered by Create your own unique website with customizable templates.