Oomoto - VikipedioLa homkoncepto de Oomoto baziĝas sur tio ke oni konsideras la homon kreitaĵo de Dio. Dio kreis la homon kun kombinaĵo de kaj bonaĵoj kaj malbonaĵoj, por ke la homo turniĝu al Dio. La homo havas kaj ’animon’ kaj ’korpon’. La animo devas esti supera en la rilato al la korpo, kio kondukas al la ’animo-super-korp-ismo’. En la mala stato, ’korpo-super-anim-ismo’ la homo vivas en tute materiisma maniero. Scienco ne povas kompreni la homon, se ĝi studas nur la korpan parton. Oomoto atentas aparte la sciencojn, kiuj studas la homon kiel spiritan estaĵon. La homo havas en sia spirito funkcion, nome ’vic-gard-dio’ aŭ egoismo, kiu estas necesa por vivteni la korpon. ’Justa garddio’ en la homo batalas kontraŭ la malbonaj flankoj de egoismo. Tiuj ĉi du kontraŭaj garddioj, kaj bonaj spiritoj el la ĉielo kaj malbonaj spritoj el infero kreas ekvilibron en la homo, tiel ke li staras inter ĉielo kaj infero kun emo al ambaŭ. Pro tiu ĉi ekvilibro ekestas libereco de la volo, kiun havas la homo, male al la bestoj kaj kreskaĵoj. Tria spirita funkcio, apud la du supre menciitaj, estas ’vera garddio’, kiu ekfunkcias kiam la spirito vivas en unueco kun la korpo.
Oomoto Paĝaro en EsperantoEsperanto Populariga Asocio |
|