Spiritismo - VikipedioSpiritismo, aŭ spiritisma doktrino estas filozofia doktrino sistemigita per Allan Kardec, franca edukisto, raciismano kaj pozitivista, kiu lasis sin konviki ĉeesti seancojn de komunikaĵoj je spiritoj de mortintoj komence pere de fenomeno de la turniĝantaj tabloj kaj poste pere de mediumeco diversaspekte. El kreskanta serio de fenomeno, li elfaris tutan doktrinon filozofan. Dum la mondmilitoj spiritismo preskaŭ malaperis en Francio mem, sed ĝi nun estas en Brazilo plendisvastigata. Poste, el Brazilo, spiritismo divastiĝis pere de brazila elmigrantoj kaj internacia divastigado farita de brazilanoj. Hodiaŭ estas multaj spiritistaj centroj ekster Brazilo, ĉefe en Sudameriko kaj Usono. Ĝeneralsence spiritismo estas ankaŭ la kredo, ke la homoj pluvivas, post la korpa morto, en formo de "spiritoj", kun kiuj eblas komuniki pere de mediumoj kaj diversaj teĥnikoj, ekzemple movoj de tablo.
Esperantista Alianco por Disvastigado de SpiritistismoEsperanto-Retforumo pri SpiritismoLa Evangelio laŭ SpiritismoChico Xavier - Vikipedio Chico Xavier- Biografio16 spiritismaj pdf-libroj en Esperantoklaku "cc" por subtekstoj en Esperanto
|
|