Homaranismo - VikipedioHomarano kaj HomaranismoInterna Ideo - VikipedioThe Inner Idea - Donald HarlowSankta Lingvo - VikipedioPluraj religioj taksas sanktaj lingvoj tiujn, per kiuj iliaj sanktaj skriboj estas verkitaj, aŭ la "sanktaj lingvoj" povas esti uzataj nur en ritoj. Al multaj esperantistoj sia amata lingvo estas sankta lingvo ĉar Esperanto al ili estas ne nur praktika komunikilo sed ankaŭ simbolo de sankta harmonio kaj espero.
Claude Piron: Esperanto, ĉu verko de Dio?Kiu aliros la socilingvan fenomenon “Esperanton” laŭ spirita perspektivo, tiu nepre konkludos, ke Zamenhof estis inspirita de supre, de tre alte, fakte, kaj ke ankaŭ tiujn, kiuj surbaze de lia verko, kontribuis al la forĝado de la lingvo vigla kaj kolora, kia Esperanto estas nun, animis la Spirito. Ĉu ne strange, ke pro la hazardo de la liberaj er-kombinoj amen tiulingve signifas "direkte al amo" (am-, -en), ke dialogo, vortludas kun dia logo (allogo fare de Dio), aŭ ke kiam Jesuo diris, ke li estas “la vojo, la vero, la vivo” (Jn, 14, 6), tio formas en Esperanto formulon, al kiu aliteracioj kaj ritmo havigas la frapforton de originala frapfrazo tiagrade, ke, kompare, tradukitaj ŝajnas la versioj aramea, hebrea, greka kaj latina?
Spiritaj Tradicioj de la Mondo kaj EsperantoRigardu foto-albumon de lastatempa ekspozicio en la Esperanto-Muzeo en Svitavy, Ĉeĥio. Intenco de la
ekspozicio estas prezenti al la publiko Esperanto-movadon kiel komunumom plurisman, idee malferman kaj aktive tolereman, elirantan el la filozofia koncepto de homaranismo de d-ro Zamenhof. La ĉefa devizo de la ekspozicio estas la eldiro „LA VERO ESTAS LIBRO, KIUN NENIU EL NI ANKORAŬ FINLEGIS“. Ĝi ne estas esprimo de troa relativigo de valoroj, sed konscio pri nia natura homa limigiteco dum kontemplado pri esenco kaj senco de nia vivo, preteco daŭre serĉi, aŭskulti, lerni unu de la alia, havi reciprokan estimon kaj respekton al alikredantoj kaj koncentriĝi ĉefe pri tiuj pensoj kaj valoroj, precipe tiuj de agema amo kaj reciproka afableco, kiuj unuopajn instruojn unuigas. (legu pli) Ludoviko Zamenhof: "Mi demandas: se vi povus vin turni al tiu granda morala Forto, kiun ni nomas "Dio" kaj demandi Lin, ĉu Li preferas, ke la homoj havu multajn religiojn kaj tial malamadu sin reciproke kaj ĉiu diru, ke nur lia religio estas la vera, aŭ ke la homoj aranĝu inter si ponton, per kiu ĉiuj religioj povos iom post iom kunfandiĝi en unu religion, kaj ili konstruu templojn komunajn, en kiuj ili povos frate ellaboradi al si idealojn kaj morojn komunajn, — kion Dio respondus?"
|
|